Eo:TitlePage2007
Материал из Linux Vacation/Eastern Europe (LVEE).
English Беларуская Polski Esperanto Українська Lietuvių
Содержание |
Kio estas lvve
14-17 de junio okazos internacia konferenco «Linuksaj Vakacioj / Okcidenta Europo» (LVEE 2007). La kunveno konsistos el komunikado kaj aktiva ripozo de partoprenantoj, amikoj de libera softvaro. Certan daton ni publikigos iom poste...
Organizas la kunvenon Minska Linuks-Uzant' Grupo (MLUG) kaj aktivuloj el Grodno kaj Brest (Belarusio).
Subtenantoj:
Programo
La kunveno enhavos konferencon pri libera softvaro, koncerton kaj ripozon.
Konferenco
Tritaga konferenco estos dediĉita al libera softvaro kaj movado. Oni povas organizi prelegojn kaj majstrejon pri diversaj temoj. Ĉiu preleganto povos ekuzi son-aparataron, projekciilon kaj konferenc-halon. Ĝis komenco de la prelegoj ni planas eldoni paperan libreton kun ĉiuj prelegoj. Tezoj de via prelego vi povas sendi ĝis komenco de junio (se vi volas prelegi esperante - bonvolu kontakti min antono punkto vasiljev ĉe gmail punkto com).
Loko
Turisama bazo 'Химик' (kemiisto) apud Grodno (Belarusio).
Centrigita alveturigo
Estos organizata centrigita alveturigo de partoprenantoj el Minsko kaj Hrodno en unua tago de festivalo. Dum lasta tago estos aŭtobusoj por veturi de bazo al Minsko kaj Hrodno.
Ekskurso
Hrodno estas unu el la plej malnovaj urboj de Belarusio. Hodiaŭ ĝi estas unika urbo, riĉa per historiaj kaj arkitekturaj monumentoj. Ni proponas ekskursion laŭ malnova parto de la urbo. Detaloj pri ekskursio aperos poste. (Estos almenaŭ unu esperantisto)
Dislokiĝo
Vi povos loĝi en 2-2 ĉambraj apartamentoj. Estos konferenc-halo, sport-placoj, lago kun sabla plaĝo, saŭno, granda kvanto da fajrejoj , belega arbaro kaj la plej grave - foresto de atingo al Interreto. Idealaj kondiĉoj por viva komunikado! :)
Manĝado
En sanatorio estos organizata trifoja manĝado. Se iu volas vegetaran manĝaĵon vi devas antaŭe diri pri tio. Kosto de manĝaĵo ne enhavas koston de biero :)
Registrado
Ni invitas aliĝi partoprenantojn de projektoj pri libera softvaro kaj uzantoj de liberaj sistemoj. Limdato por aliĝo estas 1 de junio.
Kosto
Kosto de partoprenado por 4 tagoj estas 25 dolaroj (incluzive manĝado kaj loĝado). Prelegantoj partoprenas konferencon senpage.
Aliĝilo
Se vi decidis partopreni en la evento bondolu plenigi tiun ĉi formon. Limdato esta - 1 de junio.
Vi povas ricevi pli da informoj pri la evento ĉi tie mailto:lvee@lvee.org.by (angle, ruse) kaj mailto:antono.vasiljev@gmail.com (esperante).
Amike,
Komitato de «Linux Vacation / Eastern Europe».





